WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Agoj de la Apostoloj 2
11 - Kretanoj kaj Araboj-ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
Select
1 - Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili ĉiuj estis unuanime en unu loko.
2 - Kaj subite venis el la ĉielo sono kvazaŭ blovego de forta vento, kaj ĝi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.
3 - Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili.
4 - Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.
5 - Kaj en Jerusalem tiam loĝis piaj Judoj el ĉiu nacio sub la ĉielo.
6 - Kaj kiam aŭdiĝis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, ĉar ĉiu aparte aŭdis ilin paroli per lia propra dialekto.
7 - Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj miris, dirante unu al alia: Rigardu! ĉu ne estas Galileanoj ĉiuj tiuj parolantoj?
8 - Kiel do ni aŭdas ĉiu en sia dialekto, en kiu ni naskiĝis?
9 - Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj loĝantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,
10 - Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj pasloĝantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,
11 - Kretanoj kaj Araboj-ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
12 - Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas?
13 - Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.
14 - Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.
15 - Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago;
16 - sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:
17 - Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
18 - Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, Kaj ili profetos.
19 - Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
20 - La suno fariĝos malluma, Kaj la luno fariĝos sanga, Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
21 - Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
22 - Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,
23 - lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis;
24 - lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi.
25 - Ĉar David diris pri li: Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
26 - Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero;
27 - Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
28 - Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.
29 - Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago.
30 - Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,
31 - li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros.
32 - Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj.
33 - Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas.
34 - Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
35 - Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
36 - Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.
37 - Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj?
38 - Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.
39 - Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.
40 - Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante: Savu vin el ĉi tiu perversa generacio.
41 - Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptiĝis, kaj en tiu tago aldoniĝis ĉirkaŭ tri mil animoj.
42 - Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en preĝoj.
43 - Kaj ĉiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj fariĝis per la apostoloj.
44 - Kaj ĉiuj kredantoj estis kune, kaj havis ĉion komuna;
45 - kaj ili vendis siajn havojn kaj posedaĵojn, kaj dividis ilin al ĉiuj laŭ ĉies aparta bezono.
46 - Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro,
47 - laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis ĉiutage al la eklezio la savatojn.
Agoj de la Apostoloj 2:11
11 / 47
Kretanoj kaj Araboj-ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget